Saltu al enhavo

Otto Ludwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Ludwig
Persona informo
Otto Ludwig
Naskiĝo 12-an de februaro 1813 (1813-02-12)
en Eisfeld
Morto 25-an de februaro 1865 (1865-02-25) (52-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Otto Ludwig
Memorigilo Otto Ludwig
Profesio
Okupo verkisto
poeto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto LUDWIG (naskiĝinta la 12-an de februaro 1813 en Eisfeld, mortinta la 25-an de februaro 1865 en Dresdeno estis germana verkisto.

Lerneje ne finekzamenite li eklernis la profesion de vendisto. Poste li mallongan tempon studis muzikon, antaŭ ol dediĉi sin al la literaturo.

Gravas liaj realismaj rakontoj brilantaj per psiĥologia ellaborado. Al la regiona arto havis influon Heiterethei und ihr Widerspiel. Ludwig kreis la terminon de "poeta realismo". Li ankaŭ klopodis percepti la dramo-formojn teorie. Li admiris Ŝekspiron, dume li malŝatis Ŝileron kaj Hebbel. En Eisfeld portas la regionhistoria Muzeo Otto Ludwig lian nomon.

Ĝardendomo de Ludwig en Eisfeld

Ludwig pasigis la junulajn jarojn travivaĵ- kaj zorgoplene. Siajn poetajn kaj muzikistajn talentojn li unue memklerige praktikis kaj oftege partoprenis la amatoran teatron de sia naskiĝurbeto. Tiam li eĉ komponis opereton. Tio atentigis la dukon de Saksio-Meiningen pri li kaj ebligis pli bonan trejniĝon. Ludwig komence iris Lepsikon por ekstudi ĉe Felix Mendelssohn-Bartholdy . Pro nervaj krizoj kaj plia allogiĝo je poetiko (tiam Ludwig verkis siajn unuajn novelojn kaj skizis multajn dramojn el kiuj konserviĝis la dramigo de la hoffmann-a novelo »Das Fräulein von Scudéry«) igis lin rezigni pri muzikista kariero.

Kun plena energio li ekkoncentriĝis pri literaturstudoj retiriĝante plurajn jarojn jen je Eisfeld jen je vilaĝon apud Meißen. Tie li skribis kelkajn nepublikigitajn tragediojn kaj finis en 1850 la burĝan tragedion »Der Erbförster« (Leipzig 1853). La fortega freŝeco de tie sentebla dramista talento, la fajna varmeco kaj originaleco de realismaj karakterizado, la raviga viveco kaj raportdetalemo (ĉefe de la unuaj aktoj) helpis la mankon ke tia tragedio intrige disponiĝis netragike. Superis ĝin la historia tragedio »Die Makkabäer« (Lepsiko 1855) de sama perfekteco kaj plusa tuttragika intrigo kaj elstara psiĥologia desegno de la roluloj sen perdo de idealisma patoso.

Intertempe li nuptis kaj transloĝiĝis Dresdenon kie li ekigis la skribon de la tragedio »Agnes Bernauer« kun paralela repreno de la fruaj novelistaj provoj. Li ankaŭ faris serion da historioj el sia patrujo (»Thüringer Naturen«) inter kiuj furoris »Die Heiterethei und ihr Widerspiel« (Lepsiko 1857). Eĉ pli tondre aplaŭditis la rakonto »Zwischen Himmel und Erde« (Frankfurto 1857), majstroverko psiĥologia kaj fascina. Klaras la konsekvenco de la intrigo kun forteco ne liberiga-viviga sed obtuza-deprima. Aliaj poetikaj streboj interrompigis kaj malhelpitis per grava malsaneco de verkisto.

Pluse Ludwig ankaŭ literaturteorie agis el kio estas konataj la priŝekspiraj »Shakespeare-Studien« (eldonis postmorte Heydrich, Lepsiko 1871). Multaj dramfragmentoj (»Agnes Bernauer«, »Marino Faliero«, »Tiberius Gracchus« k.a.) atestas intertempan revenon de malnova forto poeta sen efika plua prilaboro. Liajn postlasitaĵojn eldonis Heydrich en Lepsiko, 1874). Nova eldono pli granda (kun biografio, en ses volumoj) prizorgitis de Adolf Stern kaj Erich Schmidt (Lepsiko 1891); aldone publikigis lia filino Cordelia Ludwig ankoraŭ »Gedanken« (Lepsiko 1903).

  • Die wahrhaftige Geschichte von den drei Wünschen, fabelo 1842
  • Die Emanzipation der Domestiken, rakonto, 1843
  • Zwischen Himmel und Erde, romano, 1856
  • Die Heiterethei und ihr Widerspiel, Aus dem Regen in die Traufe, 1857
  • Studien, kolektitaj skribaĵoj, 1860
  • Shakespeare-Studien, el la postlasitaj verkoj, 1871
  • Das Fräulein von Scuderi, dramteatro laŭ la samtitola rakonto de E. T. A. Hoffmann, 1847
  • Der Erbförster, tragedio, 1850
  • Die Makkabäer, tragedio, 1854
  • Auf bunten Blumenmatten, poemo
  • Du standst im goldnen Abendschein, poemo
  • Ein Hüttchen steht im Odenwald, poemo
  • Es windet zwischen Hügeln, poemo
  • Gestern ruht ich an der Quelle, poemo
  • Ich gehe umher in Träumen, poemo
  • Ich ging im nächtgen Schweigen, poemo
  • O Lindbaum, du treuer, poemo
  • O wie ists möglich dann, poemo
  • Sag mir, so sprach die Spröde, poemo
  • Selig dem die Götter geben, poemo
  • Wie ruht sich’s doch an deiner Brust, poemo
  • Zwei liebten sich und wolltens sichs nicht sagen, poemo
  • Liebe, poemo
  • Der Unzufriedene, poemo
  • Bescheid, poemo
  • Frühlingstrunkenheit, poemo
  • Zerknirschung, poemo
  • Des Knaben Lied, poemo
  • Stimmen der Warnung, poemo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Armin Gebhardt: Otto Ludwig – der poetische Realist. Tectum, Marburg 2002. ISBN 3-8288-8427-X
  • Hans-Peter Rüsing: Otto Ludwigs Agnes-Bernauer-Fragmente. Zur Krise des Dramas im bürgerlichen Realismus. Lang, Frankfurt am Main 1994. (= Historisch-kritische Arbeiten zur deutschen Literatur; 16) ISBN 3-631-47278-1.
  • "Ludwig 2" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 791-792

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]